Enkomputiligis Don HARLOW |
Reĝo estas la paŝtisto, Verda monto lia tron', Super lia kap' la suno Estas peza, ora kron'. Ĉepiede kuŝas ŝafoj ― Flatemuloj ― sur la ter'; La bovidoj ― kavaliroj ― Ĉirkaŭvagas kun fier'. Jen aktoroj ― virokaproj; Kaj la birdoj, bovinar' Kun la flutoj, sonoriloj Estas reĝa ludistar'. Ĉio sonas, kantas ĉarme, Kaj pli milde muĝas eĉ Akvofal' kaj pinaj arboj, ― Jen ekdormas juna reĝ'. Intertempe devas regi La ministro ― hund-fripon', ― Kies grumbla bojegado Rondaŭdiĝas kun reson'. Dorme diras juna reĝo: „La regado tedas min; Ho, mi volus, ke mi hejme Estu jam ĉe la reĝin'! En la brakoj de l' reĝino Kiel reĝ' ripozos mi; En okuloj ŝiaj ĉarmaj Estas mia imperi'!“ |