Enkomputiligis
Don HARLOW
Pinarbo staras sola
de Heinrich HEINE
elgermanigis Friedrich PILLATH
Aperis en
Elektitaj Poemoj
, Berlin: Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek (2a eldono), 1920, p. 24
Pinarbo staras sola
En nordo sur nuda altaĵ'.
Ĝi dormas; el neĝ' kaj glacio
Ĝin kovras blanka litaĵ'.
Sonĝadas ĝi pri palmo
Ĝemanta en orient',
Soleca, sur arda deklivo
En maldolĉega silent'.