Enkomputiligis
Don HARLOW
Kie estas la plej kara?
de Heinrich HEINE
elgermanigis Friedrich PILLATH
Aperis en
Elektitaj Poemoj
, Berlin: Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek (2a eldono), 1920, p. 17
Kie estas la plej kara,
Kiun mi prikantis rime,
Kiam sorĉaj, ardaj flamoj
Alten levis min senlime?
Estingiĝis tiuj flamoj,
Malvarmiĝis jam la koro;
Tiu ĉi versaĵ' entenas
Amo-cindron je memoro.