Enkomputiligis Don HARLOW |
Ne plendas mi, ― rompiĝu, kor', pro vi, Knabin' perdita nun, ― ne plendas mi. Jen vi en bril' de diamant-trezor', Sed regas nokt' en la dezerta kor' ... Mi scias ĝin .... En ŝonĝo emocia Mallumon vidis mi en koro via, Viperon vidis ĉe la koro mi, Kaj, amatin', kiom suferas vi. |