Enkomputiligis Don HARLOW

Printempe en dolĉega Maj'

de Heinrich HEINE

elgermanigis Friedrich PILLATH

Aperis en Elektitaj Poemoj, Berlin: Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek (2a eldono), 1920, p. 13


Printempe en dolĉega Maj',
Dum la burĝonoj krevis,
El mia koro ĝerme
Amsento sin eklevis.

Printempe en dolĉega Maj',
Dum birda kanto sonis,
De l' kora mi sopiro
Konfeson al ŝi donis.