Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi ridas pri la dandoj stultokulaj Rigardaĉantaj min kun ŝafvizaĝoj. Mi ridas pri la vulpoj trokuraĝaj, Ĉirkaŭflarantaj, naŭzaj altruduloj. Mi ridas pri simioj instruitaj, Aroge prijuĝantaj spritan brilon, Ĵetantaj venenitajn batalilojn, Mi ridas pri malnoblaj jezuitoj: Ĉar, kiam al feliĉo ĉesis fido, Kaj sort' maliĉa ĉion al ni rompis, La idealoj kuŝas tere pecigitaj, Kaj nia koro estas disŝirita, Espero ĉiam, ĉiam nin nur trompis, ― Jen restas ― nia hela, moka rido! |