Enkomputiligis Don HARLOW

Mi sonĝis

de Heinrich HEINE

elgermanigis Friedrich PILLATH

Aperis en Elektitaj Poemoj, Berlin: Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek (2a eldono), 1920, p. 12


Mi sonĝis pri tre vasta erikejo,
Kovrita per trankvila, blanka neĝ',
Kaj sŭb la neĝ' mi kuŝis en la tombo
Dormante mortan dormon en solec'.

Sed supre, el malhela firmamento,
Rigardis mian tombon stelokuloj,
La dolĉokuloj! Ili brilis venke,
Trankvile-gaje, sed de amo plenaj.