Enkomputiligis Don HARLOW

En nokta sonĝo

de Heinrich HEINE

elgermanigis Friedrich PILLATH

Aperis en Elektitaj Poemoj, Berlin: Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek (2a eldono), 1920, p. 11


En nokta sonĝo ekvidas mi
Afable vin salutanta,
Kaj, amatino, antaŭ vi
Kun ploro min falanta:

Malĝoje vi rigardas min,
Kapeton la blondan vi skuas,
Sur viaj vangoj, ĉarmulin',
La perlaj larmoj fluas.

Vi diras vorton en dolĉa sekret',
Bukedon vi donas cipresan,
Mi ekvekiĝas! ― Jen for la buked',
La vorton mi perdis karesan.