Enkomputiligis
Don HARLOW
Mi ĉiam vin amis
de Heinrich HEINE
elgermanigis Friedrich PILLATH
Aperis en
Elektitaj Poemoj
, Berlin: Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek (2a eldono), 1920, p. 15
Mi ĉiam vin amis kaj amas vin nun;
Se eĉ la mond' renversiĝus,
La fortaj flamoj de mia am' -
El sub la ruinoj eliĝus.