Enkomputiligis Don HARLOW
Sur la vojo de la senespero Mi kriis, ploris, ĝemis. Kie estis la helpanto? Profunda estis mia malfeliĉo. Mi fariĝis sola en tiu nekonata mondo. Tie ne estas homoj, nek vivo, nek paco. Mi kriadis, ploradis, ĝemadis. Nur la ĉielo ŝajne falis sur min La tago transformiĝis en nokton. La akvoj de riveroj sekiĝis. Arboj falis teren, kaj la tero tremis. La suno brilegis forte. Subite mi sentis froston trairi mian korpon. Tio okazis tiom rapide, ke estus la mondfino. Mi ne sciis reale kie mi estis. Ĉu mi sonĝis, estis en normala vivo? Birdoj, kiuj neniam antaŭe parolis, ĵus parolis. Hundoj ridis, simioj ludis futbalon. Ĉio malaperis ĉirkaŭ mi. Denove frosto trairis mian korpon. La malespero gvatis min. Ĝi tranformis mian vivon. Mi do esperu! La tempo kuŝas longa antaŭ mi. Finfine mi trovis helpanton. Maljuna viro alproksimiĝis blanke vestita. Verda steleto brilas sur lia brusto Li salutis min kaj diris La paco estu kun vi! For de vi la malespero! Esperanto esperigas. Lernu ĝin!, ĝi estas via helpanto. |