Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi memoras: fenestroj flamantaj Sub la suno subira sangadis, Kaj la stratoj, ebriaj pro kantoj, Al la ruĝa liber' serenadis. Iu forta la brakojn muskolajn Disetendis por fojo unua Kaj elĵetis malnovajn idolojn El la templo per bato forskua ... Flirtis gaje skarlataj rubandoj, Oron semis la suno vespera, Kaj respondis al ĉies demandoj Juna voĉo: libero, libero! ... Sed ekkrakis la pafoj -- de kie? -- Ekbruegis eksplodoj tertremaj, Kaj kun fajfoj de l' kugloj, orgie, Ĉien flugis malbenoj kaj ĝemoj. Freneziĝe, la homoj sin ĵetis Post la niĉojn, al strataj anguloj, Puŝis en la tumulto, faletis, Kun teruro en larĝaj okuloj. Sub la boro de l' plumbaj hajleroj Multaj falis kun raŭka stertoro -- Nekonataj, sennomaj oferoj Al la blinda, despota teroro. Per fluetoj la sango martira Kolorigis la ŝtonojn pavimajn Dum viciĝis en kurba spaliro Bajonetoj, serĉantaj viktimojn. Kaj okazis la murdo plej bruta: La vunditojn trapikis la ŝtalo, Kaj post unu freneza minuto Venis kruda, ĉesiga finalo ... Kaj ankoraŭ post unu momento Ĉion regis kadavra silento, Nur ŝiritan kantadon kun pento Ĉiam portis de ie la vento ... |