Enkomputiligis Don HARLOW

Al ...

de N. HOHLOV


Vi ne komprenis, amikin', pro kio skribis mi
Malgajan verson sen destin', de pala anemi',
Vi ridetante metis for la paĝojn de l' sopir'
Kaj restis muta via kor' al vortoj de l' inspir' ...

Sed eble foje sen naiv', sen ĝeno kaj ridet'
Tralegos vi en via viv' la vortojn de l' poet',
Se la hazardo de la sort' dispremos ankaŭ vin
Kaj nevenkebla ama fort' vin pelos al ruin'.

Malĝoja kanto mia jen fariĝos por vi sku'
Kaj la malnova teda ĝen' transformos sin je ĝu',
Vi rememoros sen malŝat' la bardon de l' dolor'
Kaj via kor' per ĉiu bat' lin benos kun ador' ...