Enkomputiligis Don HARLOW

Dum suprengrimpo al Aj-Danil (1)

de N. HOHLOV


Malhele rebrilas la montoj en pala, printempa mateno,
Serpente zigzagas la vojo tra glitaj kaj krutaj ŝtonblokoj,
Kaj sub juniperaj arbustoj lacertoj sur seka likeno
Susuras, rampante en timo, kaj kaŝas sin inter la rokoj.

La suno ripozas post nuboj, grizete lumigas la maron,
Sur ĝi, kvazaŭ kanto sen vortoj, fiŝista velŝipo sin movas,
Kaj la Aj-Danil'a pintaĵo similas ciklopan altaron,
De kie la fumon oferan la vento matena disblovas.

Granito kun ŝanĝas kalkŝtonon kaj brilas ridete la glimo,
La kronon frizitan jam montras unua malalta pinio ...
Mi sentas la montan aeron penetri ĝis mia animo,
Dum sonas ĉirkaŭe misteraj akordoj de belsimfonio.

Kaj ankaŭ ĉi tie mi legas batalon de l' viv' senkompata,
En nigraj skeletoj de bestoj, ĵetitaj al fendoj kavernaj,
Sed tiu batalo natura, de l' suno dorlote benata,
Animon en mi ne incitas -- ĝi pasas laŭ leĝoj eternaj.

Mi grimpas kaj revas kaj serĉas de l' tempo pasinta pejzaĝon:
Ĉu tiu elipsa altaĵo, kovrita de vitoj rubusaj,
Ne kaŝas en si iun miton, de libro antikva la paĝon,
En lingvo jam morta por ĉiam, en signoj jam pratumulusaj?

Ĉu estas ĝi tombo dezerta de iu bravul' -- ĝenovano,
Embuske murdita survoje de vilaj krimeaj nomadoj --
Aŭ la ripozejo de iu voupta ludilo de ĥano,
Kaptita en land' Moskovia dum rabaj, frenezaj invadoj?

Aŭ estas ĝi nur fantazio de l' cerbo senlime ravita,
Kaj tiu altaĵo nenion sub si rimarkindan enhavas ...
Do estu ... Mi tamen tre ĝuas en tiu revado ekscita,
Ĝi, kiel aero la korpon, l' animon karesas kaj lavas ...

Gurzuf (Krimeo) 1919


Noto

(1) La monto de Sankta Danielo en la Krimea montĉeno Jajla, apud Jalta.