Enkomputiligis Don HARLOW

Deliro

de N. HOHLOV


Dum la nokto daŭras monotone,
Min ĉirkaŭas bruoj kaj vizioj,
Min turmentas sonĝoj kaj pasioj,
Min atingas sufokitaj krioj ...
Ĉio saltas, turnas sin ciklone ...

Kun la kapo plumba sur kuseno,
Kun la pugnoj, kunpremitaj spasme,
Jen tra plor' blasfemas mi orgasme,
Jen demone ridas plej sarkasme
En avid' por ies ĉirkaŭpreno.

Tra nebulo lumas stranga luno,
Estas ĝi ardanta kiel fero,
Kun varmego baka de l' infero
Ĝi gravitas peze al la tero
Kaj rebrilas sange el laguno ...

Ankaŭ vi aperas ... paŝas mole ...
Kaj elpreni volas mian koron ...
Sentas mi nur tuŝon, ne doloron,
Poste fluge sekvas meteoron
Kaj kun ĝi forbrulas senparole ...