Enkomputiligis Don HARLOW

Diamanto

de N. HOHLOV

(Libera soneto)


Sur via broĉo diamanto brilis,
Refrakte semis lumon de la bal'
Kaj en nuanco spektra ĵus similis
Intense-flaman ruĝon de l' koral'.

Jam pensis mi, ke sangas la juvelo,
Ke agoni' de l' morto kaptis ĝin --
Sed pasis vi -- la nimba karuselo
Reludis gamon de la ilumin'.

Simile al la sparka diamanto
Sub amradioj brilas la poet'
Kaj spektre ŝanĝas sin en rima kanto:

Jen sangas li pro rifuzita pet',
Jen li rikoltas laŭrojn de l' amanto,
Por lumajn vortojn plekti en sonet'.