Enkomputiligis Don HARLOW

Dies irae

de N. HOHLOV


Do, serĉu vi, ridinda Ahasvero,
La ekvilibron de l' unua am'! --
Nenie -- ho, nenie sur la tero
Troviĝas la unika floro jam.

Do, ŝiru for la kisojn bakhaninajn
Kaj iluziu ĝuon de l' pasint',
Dronigu vin en la kalikojn vinajn
Iritu vin per gusto de l' absint'!

Kalkulu nur viktimojn kaj oferojn,
Balaste kaptu por la rememor'
Vizaĝojn kaj vizaĝojn kaj civerojn,
Sen iu varma tremo en la kor'!

Baraktu sur la sablo de l' areno
Kaj kapturniĝu kun kvikanta kri',
Maljuna, kompatinda arlekeno,
De la pasinto sklavo kaj pari'.