Enkomputiligis Don HARLOW

Duelo

de N. HOHLOV


... Nek vorton plu! Sed vire prenu spadon --
Kaj juĝu nin hazarda, blinda sort'!
Ne vane mi ellernis la skermadon,
Kaj volus mi nun ridi pri la mort'!

La koron mi ne havas plu virinan,
En krustojn ĝi sin kaŝis de l' kompat',
Mi sentas nur venĝemon kaj senfinan
Deziron: vin trapiki, malamat'!

Ne miru do kaj ne aspektu stulta!
Al batalpoz'! Eĉ kontraŭ la edzin'!
Ŝi rajtas ja pro via krim' adulta
Batali, por en sango venĝi sin.

Kaj kruce tuj premiĝis fleksaj spadoj,
Per fulma bril' ekludis glata ŝtal',
Kun ĉiu mov' varmiĝis la spiradoj,
Por morta bat' sin klinis la batal' ...

Venuso mem ne povus ŝin superi
En la graci', elekto de la poz'.
Kaj tra la hont' komencis li fieri
Pri tiu miks' el tigro kaj mimoz'.

Sed kiam ŝi rimarkis strion ruĝan
Sur lia kol' -- ŝi spadon ĵetis for,
Kaj kun ekĝem' la baton sangojuĝan
Malbenis tuj en la tremanta kor'.

Ne pro la vund' malgrava. Pikis larmoj,
Pro kiuj ŝi rekonis sin -- virin',
De mola kor', ne taŭga por la armoj,
Kun stranga em': pardone kisi lin.