Enkomputiligis Don HARLOW

Gala epistolo

de N. HOHLOV


Morgaŭ vi alvenos pompe, por ŝin preni
Kaj en falsa digno gvidi al altar',
Kaj per abomena via kis' veneni
Delikatan buŝon -- fonton de l' nektar' ...

Morgaŭ oni poze, kun nobelaj gestoj,
Vin gratulos, flatos burĝe kaj sen fin',
El la sinjorinoj en dekoltaj vestoj
Multaj nur envios, tre envios ŝin ...

Longe mi rigardis vian invitilon
Sur papero silka, kun orita rand',
Kiu arlekene fanfaronan brilon
Disreklamis kun la parvenua frand'.

Sed mi ĝin amare ĵetis en kamenon,
Kun kompat' al ŝia estingita kor',
Kaj al vi emfaze sendis fi-malbenon:
Kelkajn virajn vortojn, galajn, tra stertor'.

Nur semajno pasis, kiam en la tremo
Ŝi min ĉirkaŭprenis, kun infana lisp',
Dum volupta ardo, kvazaŭ diademo
Kronis ŝian kapon supra hara krisp'.

Ho, ŝi estis dolĉo kaj fandita belo,
Kiam sinforgese dronis en la ĝu'
La pasiaj lumoj -- fulmoj de l' ĉielo
Sparkis kaj radiis tra l' okula blu'.

Nun ŝi estos via ... Ha ha ha!!! Kadavron
Vi aĉetas, rano, per marĉanda mon'!
Vi imitas bufe novan Minotaŭron,
Sed ne via estas de la am' burĝon' ...