Enkomputiligis Don HARLOW |
Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo, Kun tintila sonorad' Ni veturas -- aventuras, la ĉevaloj fluge kuras Sub la stela miriad'. En sereno de l' ebeno malaperas la fadeno De la glata vintra voj' ... Mia Nita -- am' subita, de la frost' ebriigita Alpremiĝas en la ĝoj'. En fabelo kaj sen celo rotacias karuselo De la sentoj en la kor', Hej, rapide kaj senbride flugi ien, flugi fide Kun favoro de Amor'! Hej, ĉevaloj, hufaj ŝtaloj, kiel rido de cimbaloj Por dancanta ciganin', Uraganu, akompanu, dolĉe tiklu, ĝutiranu Per freneza takto nin! Brila neĝo -- vintra reĝo -- ĉion tenas en sieĝo, Gaje ĉirpas en la knar', La survoja vento ĝoja en malklara gam' hoboja Vokas, logas al kampar'. Unu suno -- unu juno ... la unua febra kuno Kaj magia stelpoem' ... Mia Nita, am' subita, de la frosto rozkisita Ĉion kronas per alprem'! |