Enkomputiligis
Don HARLOW
Fragmento de l' revoj
de N. HOHLOV
Vidi la bluan Bosforon
De l' alta turo Galata ...
Veni la maron Marmoran
Dum sunsubiro skarlata ...
Kiel fabelan renkonton
Kun ensorĉita princino
Doni al kor' -- Helesponton
Ŝipe tramiri senfine ...