Enkomputiligis Don HARLOW

Intime

de N. HOHLOV


... Ani mnie teraz moja małość wstydzi
Ani się myśli tak, jak orły, ważą ...
Juliusz Słowacki

Tre ofte mi estas malforta, mizera poeto -- nur homo,
Ĉe kiu parolas kaj ĝemas doloro en ĉiu atomo,
Ĉe kiu la koron jam lacan apenaŭ subtenas la flamo,
Brulanta kun varmo viviga en lingvo de l' paco kaj amo.

Mi tiam eĉ strofon konstrui ne povas, donacas nenion
Kaj mem, tremetante pro frosto, almozas la sunan radion,
Por vivon ĝermantan konservi al la poeziaj burĝonoj,
Por iom lumigi la vojon al novaj paroloj kaj sonoj ...

La vangojn ornamas ĉe mi tiel ofte paletaj narcisoj,
Ne ardan volupton, sed prujnon depuŝan alportas la kisoj,
Ĉar ilin venenas la pala, mizera poeto, nur homo,
Ĉe kiu grimacas kaj ĝemas doloro en ĉiu atomo.