Enkomputiligis Don HARLOW

K. de Kalocsay

de N. HOHLOV


El kruda argilo
Li skulptis por ni la penatojn,
El voĉ' sonorila
komponis mirindajn sonatojn,

Al son' primitiva
Li donis magian signifon,
En vorto senviva
Li vekis la altan edifon.

Kantisto libera
Li flaton rampeman ne konis,
Poeta fiero
Lin noble distingis kaj kronis.

En lando hungara
Li fondis la verdan Atenon,
Periklo malŝpara --
Ne ĉiam li trovis komprenon.

La griza inerto
La florojn velkiĝis instigis,
Je seka dezerto
La kantojn ĝermantajn formiĝis.

La liro arĝenta
Al ni jam nenion fabelas,
Kaj muto silenta
La buŝon artistan sigelas.

Nescio, ignoro
La indan transfaris nomado ...
Ne varmas ankoraŭ
La suno de nia movado ...