![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Li ne trovas konsolon en brua Distriĝado de l' homa amas', Li sopiras kaj restas enua Ĉe la vino, ŝaŭmanta en glas'. Lin forlasis la gajo iama, -- Senrevene sin kaŝis la sun' -- Kvankam ŝajne li estas la sama, Kiel iam en tagoj de l' jun'. Li forgesis la kantojn de l' kredo, La antaŭan impulson de l' sent', En la koro -- amara obsedo, En la haroj -- tro frua arĝent' ... Kio miksis la blindan fatalon Al la vivo, ridinta dum ir', Kaj pro kio proksiman finalon Li aŭguras en sia sopir'? Kial longe li sidas vespere Super iu malnova portret' Kaj, statue-senmova ekstere, Perdas larmon en peza kviet'? Kial nokte marŝadas sur strato, Kun kolumo levita, sen cel', Per la paŝoj de hom'-aŭtomato, Sub albrove tirita ĉapel'? ... |