Enkomputiligis Don HARLOW |
Okuloj bluaj kisis min Hodiaŭ sur la strato ... De kiu? ... Kia pasantin' Mutnomis min -- amato? ... Pro kiu kovras la sopir' Per ombroj mian koron, Kaj strangaj revoj en spalir' Postsekvas bildon foran? Al kiu estas la tribut': -- La paco detruita En mia kor', en mia tut', Pro la rezisto spita? Ĉu restis io por memor' En la okuloj benaj, Aŭ pasis ĉio, pasis for Kun paŝoj senrevenaj? Ĉu iu ŝerco de l' fatal' Nin gvidos al revido, Aŭ ĉio restos nura pal', Fatamorgan' perfida? La dubojn ŝanĝas la esper' Malklara kaj mistika, Kaj kreskas kredo je la ver' De la rigardo pika, Kaj fluas, kvazaŭ forta vin', Tra ĉiu kora bato: Okuloj bluaj kisis min Hodiaŭ sur la strato ... |