Enkomputiligis Don HARLOW |
Mitileno! La mano nevole Senĉapigas la kapon al vento ... Unu nomon -- sufiĉas ĝi sole -- Mi ripetas en pia atento. Kaj en spiro de l' mildaj aromoj Mi rigardas, rigardas al rokoj, Kie dioj parencis kun homoj En la oraj pasintaj epokoj ... La ŝipo venas la kajon, tuŝante bordon arĥajan, Lesbosaj idoj en muto ridetas al la saluto ... Sappho, Sappho (1) -- vi, perlo de Lesboso! Eterna logo al poeta kor'! Ne povos kaptaj manoj de Kronoso Senigi nin de via ĝuamfor'! Jen aŭdas mi de la submara lito La sorĉan liron, luma poetin'! Al vi kliniĝis ame Afrodito Kaj la pastrinoj junaj gloras vin ... ... Oni diras ke viaj okuloj estis serene-lazuraj, Ke la sango pasia ornamis ilin per ombroj veluraj ... Kiam la ondojn kisis Hekato Kaj ĉe la rokoj plaŭdis la mar', Al la eterna dio-amato Flugis de viaj strofoj nektar', Tiam ĉe l' fonto, gute plendanta, Sidis vi sola en la inspir' Kaj al la mara skvam' diamanta Kantis la himnon de la admir' ... ... Ekkoni la amon, febron voluptan kaj ... morti, Ne plu povante la baton perfidan elporti ... Mi scias ke la maro kolektas la trezorojn, Simile al avida, ŝtelema avarul', Kaj pli ol ion ŝatas ĝi la amantajn korojn, Sirene allogitajn per onda ritma lul'. Mi scias ke palacoj kaj ekzotikaj boskoj De Posejdono portas kvieton al la kor', Ke la submarajn vojojn tapiŝe kovras moskoj, Kaj korpojn ne konsumas la maro je pulvor' ... ... Algoj ornamas la harojn, konkoj surŝutis la bruston Kaj sur la liro rigida fingroj graciaj ripozas ... Io vekas min el revoj, io ŝiras min el ravo, Kaj la vivo senripoza vokas fari grizan devon ... Mi forgesis, ke mi estas nur galera, rema sklavo, Ke flugilojn mi ne havas por kunflugi blankan mevon. En malgajo mi forŝiras la rigardon de la maro, Kie banas sin, vibrante, la ĉielo de Lesboso, Sed en ĉiu mia movo kaj en ĉiu mia faro Via nom', Sappho, resonos kun adoro kaj patoso! |
Mitileno, 18.11.1920