![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Ŝi sola estis indulgita El tuta lia sklavinar', Ne fali al la ĝua lito, Ne iri post triumfa ĉar'. Al ŝi donacis li honoron Konservi floron de la viv' Kaj ne estingis ŝian koron Kun ĝiaj kredo kaj naiv'. Li mem ne sciis, kia forto Lin gardis de l' kutima ag'; Li pensis -- ludo de la sorto Kaj ŝia tro feliĉa tag'. Sed tiel staris en la libro De l' homa sorto kaj destin': Ke nur en ĉasta ekvilibro Li povu mire vidi ŝin. Iama brila Donĵuano, La korkonkera kavalir', Por siaj venkoj de l' tirano Humile pagis per sopir'. Kaj la sklavino de l' iamo Nun sidis sub juvela kron' -- Reĝino bela de la amo -- Sur sia blindiganta tron', Dum li, benante novajn ĝuojn, Pro iu nekonita sent' Ĉe l' trono fleksis la genuojn, Kun la infane-pura pent'. |