Enkomputiligis Don HARLOW |
Sur mian kolumon stampiĝis kiseto erara, Maltrafe premita dum ravo de la ĉirkaŭpren', Ĝi freŝe aromas kaj estas al mi tiom kara -- Rozeta makulo -- de l' ĝu' improviza orden'! Ĝi restas simbol' de l' kareso, donita kun fido, -- La buŝo dum sveno ne sciis, ne pensis pri l' ag' ... Ĝi estas instigo al ĝojo kaj kaŭzo por rido De l' frua mateno ĝis fino malluma de l' tag'. |