Enkomputiligis Don HARLOW

Maltrafa pafo

de N. HOHLOV


En vintra, frosta, prujna tag'
Sur ĉefa strato de Ljubljano,
Al mi per venenita sag'
Minacis la Amora mano ...

Kaj ne mirinde: -- la glaci'
Ne ĉion kovras dum la frosto --
Eĉ sub la pelto la graci'
Pensigas pri la Pentekosto.

La viro ofte estas bov'
En remburita vintra pelto;
Kontraŭe, la virina mov'
Nur gajnas pro kaŝita svelto.

Okul' cejana, roaza naz',
Papavaj lipoj -- jen bukedo!
Eĉ lana ŝtrumpo dum trapas'
Ne multe rabas de l' piedo.

Kaj se aldoni ke ridet'
(Rideto de ljubljananino!)
Direktis sin al la poet' --
Danĝero estis ĉe kulmino!

Nur pro la frosta trem' Amor'
Hazarde ne rikoltis trafon,
Kaj tre mirakle mia kor'
Evitis la venenan pafon.

Kaj ŝi svingante per jupet'
En danca ritmo de ĉarlstono
Trapasis preter la poet'
Per paŝo klaka kaj lakona ...

Aldonus plua flasa perl'
Ne tro en ŝian kolornamon ...
Sed la moderna "charleston-girl" (1)
Piprigus forte mian amon ...

Noto

(1) Elparolu: "ĉárst'n görl".