Enkomputiligis Don HARLOW

Prolegomeno

de N. HOHLOV


La lirikon mi ne kreas -- min obsedas la liriko,
Ĉiunerve, ĉiusente, kvazaŭ birdon la aer',
Min allogas melodioj de la bela erotiko,
La muziko de la ĝuo la plej flama sur la ter'.

Mia muzo havas tenton de hurio paradiza,
Kun apenaŭ vualita viva karno el marmor',
Mian liron sonorigas iu dolĉa blovo briza,
Agordanta plej volupte ĉiujn histojn de la kor'.

Miaj strofoj volus vindi sveltajn formojn de Venuso,
La plastikon de statuoj de l' antikva kulta bel',
Bronzan nudon de la landoj, simbolitaj per lotuso,
Fantazian eldoradon de la ravo kaj fabel'.

Mian himnon al la karno -- al patrino de l' spirito --
Kanta ĥore la plej lumaj anguletoj de l' anim',
Miajn sonojn naskas fulmoj de la krea amirito,
La mistero kaj embrio de la ritmo kaj la rim'.

Mia lingvo volus esti rita gesto, danca turno,
Esperanto, saturita per la maja florpolen',
Mia verso -- mia ĝuo en kristale klara urno,
Monumento, postlasita sur la vojo el Eden'.