Enkomputiligis Don HARLOW

Responde

de N. HOHLOV


Mian versaĵon legine, vi nomis ĝin ultraviola,
Kun serpentuma metriko, afekta kaj nude-frivola,
En la parol' epikura vi trovis kaŝitan pozemon,
Kaj malkonfide tralegis al vi dediĉitan poemon ...

Sed mi nevole rimarkis, ke io influis vin tamen,
Ke la okuloj legantaj ekbrilis, simile al: amen,
Tuŝis la ultraviolaj daktiloj la sentojn transcendajn,
Kiam la penso jam forĝis la vortojn duone-ofendajn.

Ne -- ne hodiaŭ montriĝos de l' strofoj mistera efiko,
Kaj ne hodiaŭ penetros vin flustra ilia muziko,
Semo, hodiaŭ ĵetita, arbiĝos, proklamos la vivon,
Super la koro kaptita formante ensorĉan ogivon.

Kaj la frivolo de l' senco nudiga kaj malhipokrita
Estos nur guto amara en dolĉo senreste solvita,
Tono, portanta rafinon al sono abstrakta, netera,
Vibron de l' ritmo kreanta en la pra-metriko etera.