Enkomputiligis Don HARLOW

Karnavala romanco

de N. HOHLOV


Kiel digna kaj pala vi aspektis hieraŭ,
Kun la brovoj belformaj de la korva kolor' --
Mi rigardis, sorĉita de l' triumfa apero,
        Kun la mano tremanta ĉe l' kor'.

Estis brila salono de la bal' karnavala,
Estis brua amuzo de la gajurbanar',
En susuro de l' paŝoj sub ĵazband' triviala
        Flekse movis sin paro post par'.

Kaj vi, kvazaŭ antikva, plej majesta diino,
De svenige-alloga kaj belkreska figur',
Pasis meze de l' svarmo, en la lustrilumino,
        Tra la flustra virina murmur'.

Ĝuavide-mienaj vin salutis la viroj,
Sub mizera knarado de l' usona fokstrot',
Kaj el ĉiu angulo vin minacis konspiroj
        Aŭ senforta, kaŝita komplot'.

Sed vi restis dieca, malintima fiero,
Konservinta malvarmon de l' statua marmor' ...
Mi vin sekvis rigarde sen dezir', sen espero,
        Kun la mano rigida ĉe l' kor'.