Enkomputiligis Don HARLOW

"S. H. S."

de N. HOHLOV


    Serbino.
Kiu provis, kiu povis spiti al okuloj
Nigre-brilaj kaj similaj al cindrigaj bruloj?
Kies koro en adoro ne ekflamis arde,
Aŭ sin bridis, se ŝin vidis vole aŭ hazarde?

Provu veni, povu preni floron de la sudo
El la rita, trasentita, rondodanca ludo!
Ĉe la sino de l' aglino nur por agloj loko --
Por la molaj kaj senvolaj -- ruiniga moko ...

    Kroatino.
Via beleco estas serena, kiel somera kampa vesper',
Via gracio estas feina, vian naturon kronas sincer',
Viaj okuloj lumas varmige -- el la profundo de la anim',
Viajn parolojn ombra kontraldo dolĉe vualas por la intim'.

Kiom da ĉarmo en ĉiu movo, da spontanea, virina dec'!
Kiom da noblo en la elmontro de bonvolemo kaj amikec'!
Kiom da fajra, sveniga febro en la alpremo de l' flama buŝ'!
Kiom da silko, fabela silko, en la pasia ĝuarda tuŝ'!

    Slovenino.
En la montoj vi konkuras ĉamon,
En la kampoj ĉarmas kiel flor',
Via koro scias kulti amon,
Via kanto fluas kun ador'.

En laboro estas vi abelo,
En la danco -- tre malnova vin',
En pasioj -- fajro kaj mielo,
En kolero -- bela diablin'!