Enkomputiligis Don HARLOW

Sur Slijeme (1)

de N. HOHLOV


Auf die Berge will ich steigen,
Wo die frommen Hütten stehen,
Wo die Brust sich frei erschliesset
Und die freien Lüfte wehen ...
H. Heine

Fragoj, framboj, ciklamenoj,
Mentoj, kvastoj malvaj,
Inter alnoj kaj fraksenoj --
Grizaj rokoj kalvaj ...
            Fringoj, fringeloj,
            Pepaj kvereloj ...
                  Zumeta bruo --
                        Paruo!

                        En bluo
                  Torenta fluo,
            Sub la pruneloj
            Floraj ombreloj,
Trans baretoj valvaj
Saltas akvo per fadenoj
Kun sonoroj salvaj,
Kaj aromas ciklamenoj ...

Tra la arbara kampeto luma
Zefiro pasas dolĉe parfuma,
En mozaika kolora gamo
Sterniĝas foren la panoramo ...

                  Spiri, spiri
                  La aeron --
                  Kaj admiri
                  La liberon ...

Ah, kia ĝojo -- tiu vojo tra la val'
Al la lazura, sonvelura pastoral'!

Noto

(1) Monto, je 2 km. norde de Zagreb, Kroatujo.