![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Alterna ĉiam venas kaj defluas La ondoj de la vivo en la kor', Simile al la maro ili bruas Kaj, rokojn atakinte, rampas far. Post paŭza tago de l' serena glato Jam rulas sin la akvo por batal', Kaj des pli furiozas en la bato, Ju pli la rokoj spitas en fatal'. Lanugan ŝaŭmon ridetante vestas La vera ĝojo sub la suna bril', Sed la angoro muĝas kaj tempestas En sia gala, nuba maltrankvil'. Kaj ŝanĝas sin en ĉiu kora tremo La kanto de l' batalo kaj kviet', Kaj tajdas en la sango la poemo De l' krea kaj eterna Prapoet'. Pro tiu tajdo vibras mia roko Kaj vibros ĝis la falo sen reven', Sub karmanjola fajfo de l' siroko Kaj demoneca rido de l' siren'. Por en la drono naski ŝaŭman neĝon Al ies nova, ies juna ĝoj', Por, rompiĝante, diri dankan preĝon Al la angor' je la unua foj' ... |