Enkomputiligis Don HARLOW |
Vi pensas, ke la veraj vortoj fluis En mia kanto pri la ama sento, Ke mi al io vera atribuis La belajn nomojn en la sentimento? Vi kredas, ke aperis tintaj rimoj Kaj plektis sin pro vi en strofoj molaj, Ke nur pro vi la ritmaj pantomimoj Sin vestis per la nimboj aŭreolaj? Ho ne, infan', -- la suno, kiu brilas Sur la ĉielo, min varmigas vane, La najtingalo, kiu flute trilas, En mia koro eĥas tre profane ... Ĉar sentas mi alie, ekzilite, En via valo de l' natura ĝojo, En propra mondo vivas mi ermite, Al kiu vin neniu gvidas vojo. En ĝi nur mia lumas hela suno Kaj bonodoras miaj propraj floroj, Kaj el la boskoj de l' eterna juno Al sola mi aŭdiĝas birdaj ĥoroj. |