Enkomputiligis Don HARLOW

Mia vojo

de N. HOHLOV


Mi levas mian kapon en ĉielon,
Sed per piedoj staras sur la ter';
Nur idealojn vidas kiel celon,
Sed nutras min per krudreala ver'.

Sur montoj kreskas mia sorĉa floro,
Sed en la valoj kuŝas mia pan',
Altiras la animon ĉiu foro,
Sed ankre tenas ĝin la karna man'.

Al ĉiu bel' mi venas tra la tera,
Tra la dolora aŭ ĝuiga prov';
Sen tiu voj' ĝi estus nur ĥimera,
Tuj paliĝonta post la brila nov'.

Samtial preĝas mi dum ardaj kisoj
Kaj pliĉastiĝas en volupta trem',
Kaj la anim' la blankon de narcisoj
Ne perdas en frivolo de l' poem'.