Enkomputiligis Don HARLOW

Homaro!

de William AULD

Aperis en The British Esperantist, nov. 1967, p. 202


Vi estas mia ununura dio.
Kernas en vi la sola savespero
por mondo ĵusnaskita por konscio

de l' bebe po-ioma bona klero.
Ĝis venis vi, la mondo ne ekzistis,
krom kiel pensofeto en utero

de l' vivimpulso, ĉar al ĝi rezistis
raciomank' kaj bruta memsufiĉo.
La Potencul' vi estas, estos, estis,

kaj ĉio kroma estas superstiĉo.