Enkomputiligis Don HARLOW

Hungara kanto el la dek-kelka jarcento

de Blazio VAHA


Ho hungaroj, madjaroj,
ho, madjaroj, maĝaroj,
hej ĉardaŝu, mazurku,
kaj perkeltu kaj ĵurku!

Ho kurucoj, labancoj,
preĝu, ploru, la krucoj
vin konsolos, moligos
la okulojn fermligos.

Ho labancoj, kurucoj,
dancu,.dancu, la dancoj
vin ĝojigos, gajigos,
ĝis nenion vi vidos.

Glosoj

madjaro: hungaro (lau NPIV: "Hungaro (kun emfazo etna aŭ poezia)." p. 699
magaro: madjaro (laŭ modelo de sonadapto en lingvoj kun sontipo de ĝ kaj sen sontipo de mola d': la kondiĉoj en Esperanto estas similaj (komparu la prononcon de la urbonomo Gyula kiel ĝula)
kuruco: 1. batalanto kontraŭ Habsburga regado en Hungario (komence kun religia, reformacia fono), 2. laŭ ofta, sed ŝajne nepruvebla supozo, origine: krucmilitisto
labanco: subtenanto de la Habsburga regado en Hungario
ĵurki: manĝi, manĝadi ĵurkon
ĵurko: pola paska supo
perkelti: manĝi, manĝadi perkelton
perkelto: raguo kun paprika saŭco laŭ hungara maniero