Enkomputiligis Don HARLOW |
HUSARO |
LA HUSARO |
Ĉevalon sian li purigis, Estante forte kolerega, Kaj diris: "min diablo igis En loko loĝi malbonega! Ni ĉiam tie ĉi restadas En turka kvazaŭ batalado: Nur solan supon ni manĝadas Kaj eĉ ne pensas pri drinkado. Kaj mastro tie ĉi malbona, Malbonan havas li edzinon.... Nek via skurĝ', nek vorto bona Admonas tie ĉi virinon Jen urbo Kiev! Lando kia! En buŝon falas mem buletoj, Kaj vinon havas domo ĉia, Kaj kiaj tie virinetoj!... Ne estas eĉ domaĝ', je Dio, Sin mem pro ili pereigi! Malbone estas nur per tio...." -- Per kio? volu min sciigi! -- Kaj li komencis plibonigi Lipharojn. "Eble ne timulo, Li diris, estas vi, sed igi Vin miri povas mi -- spertulo. Aŭskultu: regimento nia Ĉe Dnepro larĝa enlokiĝis. Mastrino estis bona mia, Kaj tombon ŝia edz' foriĝis. Kun ŝi mi baldaŭ amikiĝis; Ni vivis pace, tute bone. Al mi Mario humiliĝis, Ne diris vorton eĉ malbone. Se mi malsobra estis tute, Ŝi mem min zorge kuŝigadis; Ŝi ĉiam tute sendispute Al ĉio tuj mem konsentadis. Feliĉan vivon mi pasigis, Kaj longe tiel vivus eble, -- Sed jen subite ĵaluzigis Min io, -- mem diabl' kredeble. Mi pensis: kial baptanino Sin levas nokte? kion volas? Tre juna estas ŝi virino, Kaj tial eble ŝi petolas!... Mi observadi ŝin intencis. Jen foj' ne dormis mi (en korto Jam estis nokto, kaj komencis Bruegi vent' kun granda forto). Kaj vidas mi: ŝi forrampetis, De forno prenis ŝi karbeton, Min tre facile pripalpetis, Disblovis apud forn' fajreton; Ŝi ekbruligis kandeleton, Kun ĝi angulon ŝi foriĝis, De tie prenis boteleton, Sur balailon ŝi sidiĝis; Ŝi senvestiĝis kaj, sorbinte El boteleto, ŝi tra tubo, Sur balailo sidiĝinte, Tuj malaperis, kvazaŭ nubo. -- Ŝi eble estas sorĉistino, -- Mi pensis kaj de forn' rapidas, Por vidi sorĉon de virino; Kaj jen mi boteleton vidas; Mi flaris: ia acidaĵo.... Mi plankon ŝprucis el botelo: Forflugis -- kia mirindaĵo! -- Kaj forna forko kaj sitelo! Sub benko katon mi ekvidis, Sur ĝin mi ŝprucis el botelo: Ĝi ternis tuj kaj ekrapidis Subite fornon post sitelo. Sur ĉion ŝprucis sen kompato Jam mi per tuta forto mia, -- Kaj ĉio: tablo, benko, pato Forflugis unu post alia. Al ili mi ne volis cedi Kaj trinkis mem per unu fojo Restaĵon.... Ĉu vi povas kredi? Mi ekaperis tuj en vojo: Mi flugas, -- kien? mem ne scias, Kun forto tranĉas nur aeron, Al steloj mi: "pli dekstren" krias.... Kaj jen ekfalis mi sur teron. Jen mont'. Sur ĝi kaldronoj bolas, Kaj oni faras ian ludon, Kantadas, fajfas kaj petolas, Kun granda ran' edzigas judon. Mi kraĉis.... Flugas jen Mario: "For! hejmen kuru, petolulo! Vin oni tuj formanĝos!..." -- Kio?! Nu, mi ne estas timemulo! Min ne timigu! Kie vojo Al hejmo estas? -- "Jen sidiĝu Sur fornan feron, -- kun malĝojo Respondas ŝi, -- kaj tuj foriĝu!" Vi volas, ke husar' sidiĝu Sur fornan feron?! Baptanino, Mi petas vin, ne freneziĝu, Ne estu ja malsaĝulino!... Ĉevalon!... "Prenu, malsaĝulo!" Ŝi efektive diris veron: Jen antaŭ mi ĉeval'-bravulo Per hufo forte batas teron. Sidiĝas mi kun brava vido Sur ĝin kaj trovi bridon penas, Sed vane! Rajdas mi sen brido -- Kaj tuj al forno ni alvenas. Kaj jen mi tion saman vidas.... Ĉevalo tute jam forestis, Kaj mi sur benko rajde sidas.... Jen kia strang'-okazo estis!" Kaj li daŭrigis plibonigi Lipharojn. "Eble ne timulo, Li diris, estas vi, sed igi Vin miri povas mi spertulo." |
Ĉevalon striglis li kolere kaj grumblis li kun gala moko: "Min la diablo portis, vere, al tiu ĉi damnita loko! Kiel en turka batalado, ni tiel aĉe stati devas. Ĉiam nur supo en la plado, pri vino -- ni jam eĉ ne revas. Malbona mastro kaj malbona mastrino per rigardoj pikas, nek bona vort', nek skurĝ' admona virinon tie ĉi saĝigas. Hej, urbo Kiev! Kia lando! En ĉiu domo bonaj vinoj, per si en buŝon falis frando, kaj kiaj tie la virinoj! Vi sub okula sorĉ', je Dio, por ili ne domaĝus morti. Malbona estas, hm, nur tio..." -- Nu, kio? Volu do raporti! -- Li fiere tordis la lipharojn: "Do, vi ne estas ja stupviro, sed, fraĉjo, mi -- mi spertis farojn, pro kiuj vin frapegos miro. Orelu nun. La garnizona restado estis ĉe la Denpro. Mastrinis min vidvino bona (la edzon murdis ia febro). Jam baldaŭ bone ni rilatis; dorlotis min marusja bela. Se mi kelkfoje ŝin trabatis, toleris ŝi sen vort' ribela. Kiam mi estis tre ebria, ŝi enlitigis min kaj flegis. Mi palpebrumis: "Perlo mia". Neniam ŝi kverele blekis. Ni tiel vivis en agrablo Kaj vivus longe, sed konfuzis min io, eble la diablo, kaj mi subite ekĵaluzis. Kial la baptanin' sin ŝtelas el lito en la nokt' malfrua? Ŝi, juna sango, kien celas? Ĉu al petolo rendevua? Mi pensis, kaj observis vigle, kaj iunokte ne ekdormis. Ekstere nokto kuŝis nigre, kaj ĉirkaŭ l' domo vento ŝtormis. Mi vidis: ŝi moviĝas lite, trapalpe mian dormon provas, el lit' al forno pasas glite, el arda karbo fajron blovas, kaj ekbruligas kandeleton, angulon iras piedpinte, poste, de tie boteleton kaj balailon elpreninte, nudigas sin la dolĉa pupo, ektrinkas, de l' botelo klukas tri glutoj -- kaj tra l' kamentubo sur balailo ŝi forflugas. Do, sorĉistin' vi estas, kara? Mi pensis, kaj de l' lit' min puŝis. Ni vidu! Jen -- la sorĉofara botel' en la angulo kuŝis. Mi flaris ĝin -- fi, ĝi fetoris. Mi verŝis el ĝi al la planko. Miraklo! Hip hop! Forkamforis la forna fork' kaj forna stango. Sur benko, tie kato sidis, mi ĝin aspergis per la sorĉo. Ĝi ternis. Huŝ! Ĝi postrapidis la forkon tuj tra l' forna gorĝo. Mi nun aspergis per la feĉo ĉi tien, tien, dise, blinde. Jen: poto, tablo, benko, seĝo tuj malaperis forfluginte. Diablon! Kuraĝul' ne cedas! Husar', gustumu ĉi mielon! Mi glutis ĉiom. Ĉu vi kredas, ĉu ne -- mi flugis en ĉielon. Mi flugas, kien -- mem ne scias, mi tranĉe sagas tra l' aero, al stel' renkonta "dekstren!" krias, pum! fine falas al la tero. Jen monto. Ĉirkaŭ kaseroloj amaso ludas, ege kriĉas inter voluptaj fipetoloj. Kun rano dance jud' pariĝas. Mi kraĉas, preta por ekklaĉo... Alflirtas jen Marusja krie: "He! Hejmen! Oni vin, bubaĉo, formanĝos tuj! For de ĉi tie!" "Ĉu min timigi? Hejmen? Bone! Sed kiavoje?" "Jen, eksidu sur forna stango! Rajdu do, ne gapadu, malbenit', rapidu!" "Husar' sur forna stang'? Absurdo! Ĉu tiel do vi min estimas? Vi freneziĝis, mia turto! La senaŭtigon vi ne timas? Ĉevalon" "Jen ĝi, idioto!" Kaj vere ja, ĉevalo bela aperis nun en fajra troto: ĉeval' danckrura kaj silkfela. Mi do tuj husarmaniere, hip hop, sur ĝian dorson saltis. Brid' mankis. Manku! Traaere ni flugis kaj -- ĉe l' forno haltis. En sama stat' mi ĉion vidis Forestis la ĉeval, rajdpoze, firmtene mi mem kruce sidis sur -- benko. Ĉu ne kurioze?" Li fiere tordis la lipharojn: "Nu, vi ne estas ja stupviro, sed, fraĉjo, mi -- mi spertis farojn, pro kiuj vin frapegos miro." |