La iamo longe for (Robert BURNS)

La Iamo Longe For

de Robert BURNS

elskotigis de Reto ROSSETTI

entajpis KRAYG

La pra-konatojn ĉu ni lasu
velki el memor'?
Ĉu ni ne pensu kare pri
la iamo longe for?

Iamo longe for, karul'
iamo longe for.
Ni trinku simpatie pro
la iamo longe for!

La kruĉojn do ni levu kaj
salutu el la kor',
kaj trinku simpatie pro
la iamo longe for.

Iamo longe .....

Montete iam kuris ni
kaj ĉerpis el la flor',
sed penan vojon spuris ni
post iamo longe for.

Iamo longe .....

Geknabe ni en fluo vadis
ĝis vespera hor'.
sed maroj muĝis inter ni
post iamo longe for.

Iamo longe .....

Do jen la mano kamarad',
Ni premu kun fervor'
kaj trinku ni profunde pro
la iamo longe for!


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>