Enkomputiligis Don HARLOW |
Saluton, masonisto, mia prapatro Ruben kiu dum tuta vivo grimpadis supren-suben, ĉizante sur preĝejoj gargojlojn kaj anĝelojn! Kaj vin, ho posteulo de Ruben, kiu velojn de karavelo hisis kaj sur la mar' piratis kaj la filinon duan de tavernisto svatis kaj lasis ŝin graveda kaj malaperis tute sur marofundon -- kara, mi kantas vin salute! (Kaj ankaŭ vin aparte, ho tavernistfilino, avino mia praa, al kies mola sino sin premis tiu filo, kiu en posta vivo dediĉis sin al rabo, al murdo kaj lascivo, kaj dek bastardojn patris, el kiuj unu iris milite al Polujo, kaj tie vaste viris, al sia semofluo malfermis larĝe kluzojn, al mi testamentante milope polajn kuzojn!) Al vi, centmil prapatroj ŝvitintaj sub servuto, de via tre simila pranepo jen saluto; sed ege vin surprizus, ke li salutas ame kiel parenco viajn jugintojn tute same. Al vi ja ŝajnus strange, ke filo de l' kastelo kaj via bova ido en trua sklavkitelo per ia sortkaprico egale kontribuas al tiu sango, kiu en miaj vejnoj fluas. Verdire, la surprizo ne estus via sole: eĉ pli la kastelfilo min gapus senparole!) Kaj ankaŭ vin, praavaj kaj vilaj sovaĝuloj kiuj rezistis venke per glavoj kaj ŝtonruloj invadajn legianojn de roma Agrikolo -- mi vin salutas: Ave! Jes, tuta ĉi popolo (aŭ preskaŭ) min generis, laŭ pruvo de ciferoj montrantaj, ke la sumo de miaj avaj eroj en tiu tempo estis kelkoble jam pli granda ol eĉ la tuta sumo de l' loĝantaro landa! Sed ankau en la vicoj atakaj de l' legio troviĝis pli ol unu patro de mia mio, kaj kiam glav-al-gorĝe mortluktis murdocele barbaro kaj romia soldato, jen duele du homoj reciproke malamis, kies semo kuniĝis post jarcentoj en mia sola memo. Per dura bato unu breĉas l' alies flankon: doninto de mia sango fluigas mian sangon... Kaj sen entuziasmo, jen do parenca mano al vi, prapatro morna, malrida puritano; jen dorsobat' amika al vi, aktor' ebria, kies boheman viglon heredis koro mia; jen kis' al vi, Maria, kiu la pajlon faskis; mi, vin brakumas, Liza, kiu infanon naskis sed pri la patronomo neniam estis certa: pri ama kaj kuira artoj vi estis lerta. Kaj vin, tajlor-prapatro, salutas mi solene, kaj vin... kaj vin... vin ankaŭ... sed jam la menso svene rifuzas eĉ koncepti individuajn erojn de l' disradia ĉeno, gravedojn kaj generojn kiuj en mi kulminas kaj faras min parenco en malproksima grado de ĉiu ekscelenco, de ĉiu almozulo, putino kaj doktoro de mia land' kaj via, trans lingvo kaj memoro... Saluton, frato, kiu kolportas sur la stratoj -- nin ia malproksima orgasmo faris fratoj! Kaj vi, juĝist' severa -- saluton do, amiko! Nin ambaŭ kreis iam la sama ingvenotiko! Venu en miajn brakojn frate, nigrulo-plebo: disigis nin praprae duiĝo de amebo, kaj vi Jesuo Kristo, el lando brule suna, vi estas mia frato malgraŭ la haŭto bruna kiun adeptoj viaj miscele kalkas blanka: antaŭnelonge nia prapatro estis branka! Timige amasiĝas patrar' senintermita, multobligante sin laŭ kvadrato infinita en la paseon retro, senbreĉa vivoĉeno, maldika, forta, obstina, fragila vivfadeno, kiu ekdisvolviĝis kiam kun elemento kuniĝis elemento pro kosma akcidento kaj la unua flagro de vivo ekaperis -- ho, tiu nekonebla momento MIN generis! Sed se en iu blinda horo mi min ekzaltas, mia patraro flustras: ĉe vi la temp' ne haltas! Ne vi, kulmina punkto de nia blinda iro; post vi tre longe pluen impetos la spaliro; de nia praamebo ĝis vi -- sekundopaso!: apenaŭ vojkomence sin trovas nia raso. Vi estas nur spireto de bebo novnaskita: vi venis, iros, ero en ĉen' senintermita! Saluton, antaŭuloj, jam pasis via horo ... Kuraĝon, homofratoj de ĉiu haŭtkoloro -- la tempmiraĝo, kiu disigis nin damninde, nin fine rekunigos! Kaj dume, palpe, blinde, ni venas, iras, eroj en ĉeno kies finon ne formas ni nek vidos. Kuraĝon kaj obstinon! |