Enkomputiligis Don HARLOW

Infanoj de Palestino

de Hans-Dieter SCHUTT

elgermanigis Uwe WERNER

Aperis en Paco, 4/89, p. 8


Infanoj, ĉio okazas
sole kaj daŭre
pro via feliĉo:

Por ke vi ne plu
devu vivi sur malvastega areo,
ili detruas viajn kabanojn.

Por ke la malbonvola riproĉo,
ke al vi mankus eĉ la plej necesa,
ne ekhavu pliajn nutraĵojn,
transportojn de manĝaĵoj.

Por ke vi povu
decidi pri via estonto
sen fremda entrudiĝo,
ili mortigas viajn gepatrojn.

Por ke vi fine
kaj ĉiam estu sekuraj,
ili perdigas al vi la vivon.

Ne malkvietiĝu:
La digno kaj la libereco
restas netuŝitaj, ĉar
la indulgo de la civila
loĝantaro
estas la plej alta celo
de ĉiuj atakoj.