Enkomputiligis Don HARLOW

Modernas interreto

de Laŭlum


Modernas interreto,
sed oldas lingva ilo.
Ĉu pretas jam rimedo
por komunikfacilo?

Ekspresa aŭtovojo
malnova bova ĉaro.
Ĉu eblus en ĉifojo
rapido de l' homaro?

Ja Esperanto bonas
por solvo de l' problemo.
Sed multaj ĝin ne konas --
blinduloj antaŭ l' gemo!

Se ĉiuj ĝin aplikos,
en ĉiuj vivosferoj,
facile komunikos
la homoj en l' aferoj.