Enkomputiligis Don HARLOW

Jerusalem

de William BLAKE

elangligis William AULD, J. S. DINWOODIE, Don HARLOW


William AULD J. S. DINWOODIE Don HARLOW
Pratempe en Anglujo ĉu
Tramontis tiu piedpar'?
Ĉu paŝtis sin la Diŝafid'
Sur angla verdo de l' kampar'?

Kaj ĉu prilumis Divizaĝ'
Ĉi nubajn montojn kun elan'?
Najbaris do Jerusalem'
Uzinojn sombrajn de Satan'?

Donu pafarkon de la or'!
Dezirosagojn en saguj'!
Al mi la lanc'! La nubojn for!
Flamĉaron mian donu tuj!

Ne cedos mia mensa lukt',
Nek mia glav' ripozos mem,
Ĝis sur la verda angla ter'
Stariĝos jam Jerusalem'.
Pratempe ĉu piedoj tiuj
Sur la montverdon anglan paŝis?
Kaj ĉu la sankta Di-ŝafido
En ĉarmaj kampoj sin malkaŝis?

Ĉu vere pro l' vizaĝo dia
Lumetis niaj montoj nubaj?
Ĉu konstruiĝis Jerusalem
Inter fabrikoj prem-inkubaj?

Portu al mi pafarkon mian
Orflaman, sagojn de deziro,
Kaj lancon! Nuboj, disvolviĝu!
Alportu ĉaron de sopiro!

Ne ĉesos mia lukto mensa,
Nek glav' en mia man' enuos,
Ĝis en la verda land' Anglujo
Ni Jerusalem finkonstruos.
Ĉu sur la verda angla land'
antikvatempe paŝis Li?
Kaj ĉu la sankta Diŝafid'
sin paŝtis plaĉe en Angli'?

Kaj ĉu sur nia nuba montar'
mieno lumis de la Di'?
Ĉu inter griza fabrikar'
Jerusalemis tie ĉi?

Al mi la sagoj de dezir':
Al mi la ark' el flama or':
Al mi la ĉar' el arda fajr':
Al mi la lanc' -- ho, nuboj, for!

Ne cedos mi pri mensa batal',
nek dormos glavo en la man'
ĝis staros, jen! -- Jerusalem'
sur bela, verda angla land'.