Enkomputiligis Don HARLOW |
Kaj tamen mi relegas la poemojn de via juno, Kalocsay, kaj pensas, ke laŭkutime bone vi kompensas la ĉagreneton legi. Lipotremojn abunde vi disdonas; molajn ĝemojn romantikulajn vi troige lensas. Kaj tamen mi relegas la poemojn de via juno, Kalocsay, kaj pensas. La pioniroj raŭkas: kiajn gemojn! kaj tra la spino longan tremon sensas; sed stultaj laŭdoj, kiuj vane densas, stimulas nur la junajn malŝatemojn. Kaj tamen! mi relegas la poemojn. |