Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj
Don HARLOW
|
Adiaŭ do, "Reĝino de Danubo", adiaŭ, vi fiere sveltaj pontoj, deklivo mildaj de la Buda-montoj, kaj Margaret-insul', kie en subo de la klostroruinoj, kiel bubo, mi dolĉe tremis antaŭ amrenkontoj, adiaŭ al vi, urbo de la hontoj, urb' de hororoj, ĝema sub inkubo! Terura urbo, kie post masakroj kadavrojn portas la Danubaj akvoj, mi nun eskapas vian sangan faŭkon, For de ĉie tie, kie ĉio fias, mi trenas min, spitante la kadukon, al front', renkonte al la... mi ne scias. |