Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Al soneto

de K. KALOCSAY

el Tra la ŝtormo, 1939-1945


Soneto, silk' susura! Ama flirto
kaj ama plendo brode vin dekoras,
voluptaj rozoj kaj feliĉa mirto
sur vi paradas, salikbranĉoj ploras.
Vin rev-zigzagoj de medito oras,
ornamas scenoj de heroa virto,
sentarabeskoj per arĝento floras,
eĉ moko aspras kun groteska hirto.

Soneto milnuanca, mi vin amas,
sed per kolora brod' vin ne ornamas,
forvelkis por mi via bunto pimpa.
Vi por mi en ĉi mondo de baraktoj
ne estas plu susura silk', nur simpla
tabulo nigra por la skrib' de faktoj.