Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Aŭtuna parko

de K. KALOCSAY

el Tra la Ŝtormo, 1939-1945


Neniam tiel belis la aŭtuno.
Paradas pompe en la park' la arboj
per milnuanca bunto de la farboj,
oranĝkoloro, flavo, ruĝo, bruno
fajreras en la milda bril' de l' suno,
kaj sub karesa flato de lumgarboj
la branĉoj zumas kiel aerharpoj
la melodion de mistera runo.

Mi dronas en ĉi granda idilio,
surfalas min folioj de tilio,
kaj la natur' senhoma min enlulas.
Sed min defore trafas nun murmure
obtuza bru'. La mondo tie brulas,
la historio marŝas al ni dure.