Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Batalo de Franclando

de K. KALOCSAY

el Tra la ŝtormo, 1939-1945


Kiel la fer' en vakson do enigas
ataka kojn' en korpon de Franclando...
La Maginot-linio de l' limrando
de erinacaj dornoj vane riĉas
savi la douce France ne sufiĉas,
senpove svenas jam la ĉefkomando
kaj la armeo fuĝas en disfando
de stuka-birdoj, kiuj supre kriĉas.

Ho la land' amata, ni funebras larme:
invadas hordoj viajn kampojn ĉarme
serenajn. Antaŭ ĉi inunda flus'
rifuĝas sur landvoj' konfuzaj aroj
kaj ilin ĉasas el aer' barbaroj.
Ho, kie estas vi, Aëtius? (1)

Piednoto

(1) Aëtius = Romia generalo, kiu turnis la Hunnojn ĉe Chalons.