Enkomputiligis Hector Alos i Font kaj Don HARLOW
Aliaj poemoj de Kalocsay

Batalo de Londono

de K. KALOCSAY

el Tra la ŝtormo, 1939-1945


Ĉe la radio niaj vangoj palas
de la angoro kaj de l' ekscitiĝo.
Super Londono, kun sinistra kriĉo
la mornflugila Murdo sin instalas.
Ĉe la radio "ĉu London' signalas
ankoraŭ"? - ni demandas kun vertiĝo.
"Ho jes" - ni eksuspiras post certiĝo,

ke ĝi parolas, spitas kaj batalas.

La monstro fajron el la gorĝoj sputas,
sed fajrospitaj falkoj sur ĝin ŝutas
pereon... Savo! Venkas la heroe
luktantaj birdoj! Rompas la atakon!
La monstro jelpas... Ha, sed kostis troe,
ke oni vartis, volis dresi drakon.